| Sukcesa babilo pri muziko |
[okt. 26-a, 2004|06:50 pm]
Muziko
|
| [ | Nuna muziko |
| | Esperanto Desperado - Cxu Vivas Vi? | ] | Hieraŭ okazis la antaŭe menciita babilo pri muziko, kiu montriĝis tre sukcesa. Dum la tuta duhora periodo plenigis la ĉambron ĉirkaŭ dek babilantoj, kiuj diskutis tre diversajn temojn, ekz. laste aperintajn kaj baldaŭ aperontajn diskojn, la rolon de elŝutebla muziko, kaj kiel plimultigi vendokvantojn. Certe indas daŭrigi la diskuton pri tiuj temoj ĉi tie! Nia speciala gasto estis kunar, kiu aparte spertas pri (kaj aktivas en) la Esperanta muziksceno. Multajn dankojn al li! |
|