Sukcesa babilo pri muziko
Hieraŭ okazis la antaŭe menciita babilo pri muziko, kiu montriĝis tre sukcesa. Dum la tuta duhora periodo plenigis la ĉambron ĉirkaŭ dek babilantoj, kiuj diskutis tre diversajn temojn, ekz. laste aperintajn kaj baldaŭ aperontajn diskojn, la rolon de elŝutebla muziko, kaj kiel plimultigi vendokvantojn. Certe indas daŭrigi la diskuton pri tiuj temoj ĉi tie! Nia speciala gasto estis
kunar, kiu aparte spertas pri (kaj aktivas en) la Esperanta muziksceno. Multajn dankojn al li!
- Post a new comment
- 0 comments
- Post a new comment
- 0 comments