DĴ Kunar (kunar) wrote in muziko,
DĴ Kunar
kunar
muziko

  • Mood:
  • Music:

La publika kantaro

Saluton!

Tute kurte: Pretas versio 1.2 de la publika kantaro! Eblas elŝuti PDF-dosieron kun 34 kantoj (pakita en ZIP-dosiero, malpli ol 200 KB).

La tuta rakontaĵo:

Antaŭ monatoj jegrasso demandis en la unua enskribo de ĉi tiu komunumo, ĉu ie ekzistas akordoj de Esperanto-kantoj en la reto. Kelkajn semajnojn poste mi respondis, ke pretas la unua versio de la "publika kantaro". Bedaŭrinde teknikaj problemoj malebligis (aŭ almenaŭ malfaciligis) plulaboradon, tiel ke la projekto ekde tiam stagnis.

Sed nun mi per la helpo de OpenOffice sukecsis reeki mian aktivecon! Se la 34 kantoj (kaj 68 paĝoj) de versio 1.2 ne sufiĉas, ne zorgu. Mia kantokolekto konsistas el 121 kantoj, el kiuj mi intencas publikigi la plej grandan parton. Krome eble ankaŭ al ĝi okazos aldonoj.

Komentoj kaj korektoj bonvenas. Min plej interesas, ĉu por aliaj homoj mia verko estas facile uzebla.
Subscribe

  • Avo Flo rememoras...

    Ĉi babilo okazis oktobre del' 2003 perretpoŝte, bezone al "La Ondo De Esperanto" ( la kastrita versio aperis en la n-ro 109) . Oni prave…

  • Komisiu muzikverketon

    Salutojn, samideanoj! Mi nun verkas muzikaron. Cxiuj de la muziketoj dauxros proksimume 1 minuto longe. Mi finos dum cxi tiu somero. Vi (jes, vi)…

  • ATENTU, mi petas.

    ...ĉu ĉi-komunumo estas morta? :/ nu, ĉiuokaze, mi ŝatus prezenti al vi ion specialan. antaŭ kelkaj tagoj, esperantista amiko retpoŝtis al mi novan…

  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments