noktema (noktema) wrote in muziko,
noktema
noktema
muziko

  • Mood:
  • Music:

ATENTU, mi petas.

...ĉu ĉi-komunumo estas morta? :/ nu, ĉiuokaze, mi ŝatus prezenti al vi ion specialan.

antaŭ kelkaj tagoj, esperantista amiko retpoŝtis al mi novan kanton, kion li kaj liaj amikoj verkis. ili ĵus finis krei la mp3-on de la kanton, kaj mi tre tre deziras sciiĝi kion vi opinias pri ĝi.

la stilo de la muziko estas iomete gota rok'muziko, sed eĉ se tia muziko ne plaĉas al vi, bonvolu bonvolu BONVOLU(<333!!), malgraŭ tio, aŭskulti la kanton kaj diru al mi vian honestan (nepartian) opinion. Mi certas ke ankaŭ la grupo leĝos kaj tre aprezos viajn komentojn.

vi povas elŝati la mp3-on tie ĉi:
http://www.mediafire.com/?fqkkbwytyb4

-> klaku "Click here to start download.." (estas en flava, dekstre)

"Nuklea"
de Azawak

« Nuklea Fajro
Bomboj, misiloj,
Fusiloj, satelitoj,
Bataŝipoj, ĉasavioj.


Ne volas mi ke mia patri’
Kresku sur mar’ de mortintar’
Antaŭ esti Francian’,
Volas mi, homaran’.


Por kultadi Monon la di’,
Vivu sen moral’ plu,
Ĉu donaĉas ne ĝi ?
Vivas de milit’ l’ekonomi’,
Mortigistoj plu
Per l’armila fabrikad’
Sankte batalu
Por l’ekonomilultad’.


Jen la submarŝipo, ĝi povas mortigi,
Misilojn lanĉi, el la nigraj profundoj,
Ĝis la mezo de la grundoj.
Tage, aŭ nokte,

Ni vivu kviete,
La dormo sub la protekto,
Al Francio la respekton,
Par tiu maŝin,
Nia paco, el tim’.
…korupto de l’anim’…


Nia Nordo tutpovanta, sklaviganta,
Kaj povriganta la Sudon, por grandigi sin.
Per alte flugantaj maŝinoj,
Per bonpensanta turismo,
Per komercliberismo,
Kiu zorgas, kiu vidas ?
Ĉu ne normal estas ?
Ni dormu kviete, ni vivu…
…estre.


Nek Francian’,
Nek Nordan’,
Ne volas mi
Ke mia patri’
Kresku sur mar’
De mortintar’
Ne volas mi
Esti Francian’,
Esti Nordan’,
Ne volas mi
Ne volas mi
Ne volas mi
Estu homar’
Estu homar’… »


dankon x1000! mi aprezegas.
Subscribe

  • Avo Flo rememoras...

    Ĉi babilo okazis oktobre del' 2003 perretpoŝte, bezone al "La Ondo De Esperanto" ( la kastrita versio aperis en la n-ro 109) . Oni prave…

  • Komisiu muzikverketon

    Salutojn, samideanoj! Mi nun verkas muzikaron. Cxiuj de la muziketoj dauxros proksimume 1 minuto longe. Mi finos dum cxi tiu somero. Vi (jes, vi)…

  • La publika kantaro

    Saluton! Tute kurte: Pretas versio 1.2 de la publika kantaro! Eblas elŝuti PDF-dosieron kun 34 kantoj (pakita en ZIP-dosiero, malpli ol 200…

  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 3 comments